• Dialogo kun Dio

    Foje...
    Vi min demandis pri la vivo,
    kaj mi silentis...
    Tiam mi vivis kiel juna viro
    kaj ne komprenis...
    Foje...
    mi emis kuŝi sub varma suno
    ĉar ĉio belis...
    Kion mi celas, kara Dio
    tra la vojo de la vivo?
    Foje mi estis...
    foje mi pensis...
    foje mi perdis...
    tre grandan pruvon...
    sed mi ne vetis...
    Foje fariĝas peza
    la longa vivo
    kaj mia menso freneza
    pro malplezuro
    ne partoprenas
    de la beleco
    de nia bela naturo.
    Foje mi kredas
    foje mi dubas
    foje mi preĝas
    kaj mi kalkulas
    pri la vortetoj
    kun la soleco
    de miaj versoj.
    Foje
    karesoj
    sur mia dorso
    promenas
    kaj en silento
    mi tre dankegas
    Vian sindonan sintenon.
    Kaj la respondo
    al miaj duboj
    laŭvice alvenas,
    ĉar mia korpo
    preskaŭ senforta
    kvazaŭ nubeto
    laŭ la ĝardeno
    super rozaro
    malrapide ŝvebas.
    Foje mi pensis,
    foje mi pensas
    foje ho Dio!
    de mia ĉambro
    ĝis la ĝardeno
    mi ade flugas
    kun mia mio.

            Arquillos oktobro 2018

    « COMMUNIQUÉ en 2015 d’un groupe de catholiques, quoi que logiquement les athées doivent être beaucoup plus que les croyants viscéralement et inconditionnellement opposés à toute mise à mort "c'est pour votre bien !" »
    Partager via Gmail

    Tags Tags :
  • Commentaires

    Aucun commentaire pour le moment

    Suivre le flux RSS des commentaires


    Ajouter un commentaire

    Nom / Pseudo :

    E-mail (facultatif) :

    Site Web (facultatif) :

    Commentaire :